Irlando : kontraŭ-rigoreca manifestacio
Ĉirkaŭ 10.000 manifestaciantoj defiladis sabaton en Dublino, Irlando, por reliefigi sian opozicion al la registaraj planoj celante alprenon de sesa sinsekva rigoreca buĝeto.
La ĉefa urba vojo, O’Connell Street, pleniĝis per protestantoj en ambaŭ direktoj, kelkaj surhavantaj blankajn maskojn kaj kristnaskajn kvastĉapelojn.
La manifestaciantoj partoprenis grandnombrajn kontaŭ-impostajn kampanjojn, plejparte favorantajn maldekstran ideologion. Pluraj flagrubandoj denuncis la registarajn estrojn kaj afiŝis promesojn pri pagrifuzo de ĉiuj novaj impost-altiĝoj.
Ŝanceliĝanta ekonomio..
Irlando estas loko de kreskanta nombro de manifestacioj antaŭ la buĝeto de la 5a de decembro, dum la registaro de la ĉefministro Enda Kenny sin devontigis malkaŝi novajn buĝetajn reduktadojn kaj taksaltiĝojn de 3,5 miliardoj da eŭroj en tiu lando de 4,6 milionoj de loĝantoj.
Irlando jam konsentis daŭrigi tiajn aranĝojn laŭ jara bazo, almenaŭ ĝis 2015, kadre de sia rigoreca programo komencita en 2009. Tiu-ĉi celas luktadon kontraŭ kreskanta deficito kaj financadon de kolosa savprogramo de bankoj.
La irlanda ekonomio, kiu antaŭe ĝuis fortan ekonomian kreskadon, kolapsis en 2008 dum sia domkonstruada sektoro, nutritaj de la investadoj je kredito, estis viktimo de la ekonomia krizo, devigante Irlando ŝtatigi kvin el siaj ses bankoj.
(el la blogo : Neniam milito inter ni! )