Finfine aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone!

Tre grava novaĵo por ĉiuj la esperantistoj kiuj uzas poŝtelefonon "Iphone":

Finfine aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone!

El "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/2015/aperis-senpaga-esperanto-klavaro-por-iphone aŭ https://morfinema.wordpress.com/2015/01/25/el-la-libera-folio-aperis-senpaga-esperanto-klavaro-por-iphone/

Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.

 

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone

Slava Ŝkljajev rakontas al Libera Folio, ke li volis fari propran klavaron por iPhone jam en septembro 2014, kiam Apple anoncis la novan operacian sistemon, kiu permesas instaladon de novaj klavaroj.

 Tiam li tamen ne trovis facilan manieron imiti la funkciadon de la enkonstruita klavaro, kaj portempe rezignis pri la projekto. Kiam li revenis al la ideo dum la jarŝanĝa libertempo, montriĝis ke la situacio ŝanĝiĝis.

 – Mi trovis Tasty Imitation Keyboard, kiu bone povas imiti klavaron de iPhone. Realigi esperantan klavararanĝon post tio estis facile. Mi esploris aliajn klavarojn konstruitajn per Tasty Imitation Keyboard por vidi kiel ili aspektas en App Store. Mi trovis Punjabi Keyboard de Kulpreet Chilana kaj Esperanto-Klavaro de Chuck Smith. Mi tre malŝatis ke la dua kostas 5 dolarojn kaj krome havas grandan senutilan logotipon.

 Do, Slava Ŝkljajev decidis fari propran, senkostan Esperanto-klavaron.

 – Prepari la pakaĵon por submeti ĝin al App Store postulis iom da tempo. Entute mi pasigis du tagojn laborante sur la klavaro. Mi submetis mian klavaron la 11-an de januaro kaj ĝi estis aprobita la 19-an.

 La klavar-aranĝo estas identa kun tiu de Chuck Smith, kiu siavice identas kun la Esperanto-klavaro de Android. En la senpaga klavaro de Slava Ŝkljajev tamen mankas kelkaj utilaj agordoj, kiuj troviĝas  en la klavaro de Chuck Smith.

 – Mia klavaro kaj tiu de Chuck Smith estas tre similaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur Tasty Imitation Keyboard. Mia klavaro ne havas linion kun logotipo. Momente ĝi ankaŭ ne havas klavon por agordoj, ĉar mi volas realigi la agordojn en alia, pli bona maniero.

 Per neniu el la du nun haveblaj Esperanto-klavaroj eblas tajpi la literojn y kaj w, kiuj mankas en la alfabeto de Esperanto. Por tajpi ilin necesas ŝanĝi al nacilingva klavaro.

Fonto: http://www.liberafolio.org/2015/aperis-senpaga-esperanto-klavaro-por-iphone

Vi povas vidi ankaŭ tiun Rilatan enhavon: 

Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone

Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto

Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

El la libera folio: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone!

Ĝis!

... kaj nun, iom da muziko...

Platano (La Pafklik) - Kiel Gangstero (feat. Eterne Rima) © aktivulo

 

 

 

 Platano (La Pafklik) - Kiel Gangstero (feat. Eterne Rima)

http://www.ipernity.com/blog/lapafklik/534755

Le Club est l'espace de libre expression des abonnés de Mediapart. Ses contenus n'engagent pas la rédaction.