05/05/2012 La movado en la banka sektoro aldoniĝas al la industria, al kiu jam partoprenis dekomence de la semajno 270.000 salajruloj – AFP/UWE ZUCCH
Laŭ la ekzemplo de la industriaj salajruloj, kiuj komencis vastan movadon ĉi-semajne, la germana sindikato Ver.di anoncis vendredon 4an de majo strik-movadojn en la banka sektoro celante akiri salajrajn plialtigojn.
Ver.di, kiu traktadas pri plialtigo de salajroj por 220.000 salajruloj de bankoj publikaj kaj privataj en Germanio, malsukcesis dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo interkonsenton kun la mastraro, laŭ komunikaĵo. Post unuaj alvokoj al strikoj pasintan monaton, la sindikato esperas « ampleksigi » ilin, kaj pridecidos la disponojn « en la venontaj tagoj ».
Ver.di repuŝis mastran proponon, kiu sugestis plialtigon laŭ tri etapoj (+2 %, kaj poste du fojon +1,1 %) laŭlonge de la du venontaj jaroj. Lau la sindikato, tia propono plialtigus la salajrojn po 1,3 % jare, malpli ol la prezaltigo. Tiu propono « estis tute neakceptebla », deklaris Beate Mensch, responsulo de Ver.di, en la komunikaĵo.
IG Metall volas 3,5 % de salajra plialtigo
La movado en la banka sektoro, aldoniĝas al la industria, al kiu partoprenis ekde komence de la semajno 270.000 salajruloj, laŭ la lasta kalkulo de la sindikato de la IG Metall-a sektoro. Nur dum vendredo, ili estis 90.000 kiuj interrompis la laboron, manifestaciis aŭ forlasis sian postenon pli frue, aparte en la regiona Ŝtato de Baden-Virtembergo http://eo.wikipedia.org/wiki/Baden-Virtembergo (sud-okcidente), unu el la ĉefaj industriaj basenoj germanaj.
La mastraro proponis 3 % de salajra plialtigo sed IG Metall depostulas 6,5 % por la vastega sektoro de la metalurgio, kiu enkalkulas ilmaŝinojn, mekanikon, aŭtomobilon aŭ duon-kondukantojn kaj dungadas pli ol 3,5 milionojn da salajruloj.
La germana ekonomio estigas daŭre enviulojn, la senlaboreco altiĝas ĉirkaŭ 7 % en aprilo, kio kontribuas pliardigi la depostulojn post la rezignado konsentita far la salajruloj dum la krizo. Komence de aprilo, la du milionoj da salajruloj de la publika funkcio akiris 6,3 % laŭ 2 jaroj, post strikuzadoj.
(repris de "Neniam milito inter ni")
----------------------------------------
Source: Le Monde
Extrait "A l'instar des salariés de l'industrie, qui ont entamé un large mouvement cette semaine, le syndicat allemand Ver.di a annoncé vendredi 4 mai des mouvements de grèves dans le secteur bancaire visant à obtenir des hausses de salaires.
Ver.di, qui négocie des hausses de rémunération pour 220 000 salariés des banques publiques et privées d'Allemagne, a échoué dans la nuit de jeudi à vendredi à se mettre d'accord avec le patronat, selon un communiqué. Après de premiers appels à la grève le mois dernier, le syndicat compte les "amplifier", et décidera des modalités "dans les jours à venir".
Ver.di a rejeté une offre du patronat, qui proposait une augmentation en trois étapes (+2 %, puis deux fois +1,1 %) sur les deux prochaines années. Selon lui, une telle proposition aurait fait augmenter les salaires de 1,3 % par an, moins que la hausse des prix. Cette offre "était totalement inacceptable", a déclaré Beate Mensch, responsable de Ver.di, dans le communiqué. (...)
(...) L'économie allemande continue de faire des envieux, le chômage tournant autour des 7 % en avril, ce qui contribue à attiser les revendications après les sacrifices consentis par les salariés pendant la crise. Au début du mois d'avril, les deux millions de salariés de la fonction publique avaient obtenu 6,3 % de hausse sur 2 ans, après avoir eu recours à des grèves."
Lire l'intégralité: