Japanio : kontraŭ-nuklea manifestacio en tokio, 2 jarojn post Fukuŝimo - Japon: manifestation antinucléaire à Tokyo, 2 ans après Fukushima

EO (FR voir plus bas) 09/03/2013 -   Miloj da manifestaciantoj defiladis sabaton en Tokio postulante rapidan forlason de nuklea energio en Japanio, preskaŭ du jarojn post la komenco de la katastrofo de Fukuŝimo, konstatis ĵurnalisto de AFP. 
La partoprenantoj unue kolektiĝis en parko en la ĉefurba centro : la homamaso inkludis loĝantojn de la Fukuŝima regiono (nord-oriente de Japanio) kaj famulojn, el kiuj la Nobela Premio pri literaturo Kenzaburo Oe.
Japanio1.jpg

La protestantoj poste defiladis en la stratoj de Tokio por peti de la Japana ĉefministro Shinzo Abe, reganta de post la venko de lia partio en la deputitaj balotoj en decembro, ke li ordonu la malkonstruadon de ĉiuj centraloj en la lando. 

La organizantoj asertis ke 15.000 personoj partoprenis la manifestacion, dum la polico ĝis nun ne provizis neniun ciferon.

S° Abe, kies Liberala-demokrata Partio (dekstra) havas proksimajn rilatojn kun la entreprenistoj, pledas refunkciadon de la reaktoroj kies sekureco estos certigitaj.

Japanio2.jpg

Nur 2 el la 50 reaktoroj de la insularo nun plu funkcias, la nukleaj instalaĵoj estas objekto de gravaj kontroloj de post la Fukuŝima akcidento.

« La nova registaro ne devas erari : ĝia balota venko ne signifas ke la popolo aprobas la uzadon de nuklea energio », eksplikis la organizantoj en komunikaĵo.

La antaŭa centra-maldekstra registaro, estrita de Joŝihiko Noda kaj venkita en decembro, promesis siafanke forlasi nuklean energion antaŭ la fino de la 2030aj jaroj.

« Ni postulas la rapidan lanĉon de proceduroj de malkonstruado de la reaktoroj kaj kontraŭstaras ĉiujn projektojn de novaj nukleaj centraloj », aldonis la organizantoj de la manifestacio en sia komunikaĵo.

Ilia iniciativo okazas du tagojn antaŭ la dua datreveno de la tertremo kjaj de la cunamo de la 11a marto 2011 kiuj okazigis preskaŭ 19.000 mortintojn en la regionio de Tohoku (nord-oriente) kaj kaŭzis konsiderindan nuklean akcidenton en la centralo de Fukuŝima Dajŝi.

Tiu nuklea katastrofo reprezentis la plej gravan katastrofon en la sektoro post Ĉernobilo (Ukrainio) en 1986. Ĝi estigis masivan ellasiĝon de radiadoj kaj forpelis de ilia hejmo preskaŭ 160.000 personojn. 

Fonto en esperanto: Neniam milito inter ni

----------------------------

FR: 09 mars 

AFP - Des milliers de manifestants ont défilé samedi à Tokyo pour exiger l'abandon rapide de l'énergie nucléaire au Japon, près de deux ans jour pour jour après le début de la catastrophe de Fukushima, a constaté un journaliste de l'AFP.

Les participants se sont d'abord rassemblés dans un parc du centre de la capitale: la foule comprenait des résidents de la région de Fukushima (nord-est du Japon) et des personnalités, dont le prix Nobel de littérature Kenzaburo Oe.

Les protestataires ont ensuite défilé dans les rues de Tokyo pour appeler le Premier ministre japonais Shinzo Abe, au pouvoir depuis la victoire de son parti aux élections législatives de décembre, à ordonner le démantèlement de toutes les centrales nucléaires du pays.

Les organisateurs ont affirmé que 15.000 personnes avaient participé à la manifestation, tandis que la police n'a fourni aucune estimation dans l'immédiat.

M. Abe, dont le Parti Libéral-Démocrate (droite) a de proches relations avec les milieux d'affaires, prône le redémarrage des réacteurs dont la sécurité aura été établie.

Seuls 2 des 50 réacteurs de l'archipel sont actuellement en fonctionnement, le parc nucléaire faisant l'objet de vérifications de sécurité poussées depuis l'accident de Fukushima.

"Le nouveau pouvoir ne doit pas se méprendre: sa victoire électorale ne signifie pas que le peuple approuve l'utilisation de l'énergie nucléaire", ont expliqué les organisateurs dans un communiqué.

Lire la suite sur France24


Le Club est l'espace de libre expression des abonnés de Mediapart. Ses contenus n'engagent pas la rédaction.