Eldiraĵo de Edŭardo Snowden - Déclaration d'Edouard Snowden

Eo: tradukite el http://wikileaks.org/Statement-by-Edward-Snowden-to.html     Fr: Traduit de ce site

Original anglais ci-dessous, puis français...
------------------------------------

 Saluton. Mia nomo estas Ed Snowden. Antaŭ iom pli ol unu monato, mi havis familion, hejmon en Paradizo, kaj mi loĝis en granda komforto. Mi ankaŭ havis la povon, sen jura mandato, serĉi, alpreni kaj legi viajn komunikaĵojn. Ies komunikaĵojn, iam ajn. Tio estas la povo ŝanĝi ies sorton.

 Ĝi ankaŭ estas grava malobservo de leĝo. La 4-a kaj 5-a amendoj de la Konstitucio de mia lando, Artikolo 12-a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj multnombraj statutoj kaj traktatoj malpermesas tiajn sistemojn de amasa, ĉie-penetranta observado. Kvankam la Usona Konstitucio faras tiajn programojn kontraŭleĝaj, mia registaro argumentas, ke sekretaj juĝaj decidoj, kiujn la mondo ne rajtas rigardi, iel laŭleĝigas kontraŭleĝan aferon. Tiaj decidoj simple koruptas la plej bazan ideon de justeco- tio, ke oni devas vidi ĝin, por ke ĝi okazu. Oni ne povas moraligi la malmoralan per sekretaj leĝoj.

 Mi kredas je la principo, deklarita en Nuremburg en 1945: "Individuoj havas internaciajn devojn, kiuj superas la naciajn devojn pri obeado. Do individuaj civitanoj havas devon rompi naciajn leĝojn, por haltigi krimojn kontraŭ la paco kaj la homaro.

 Sekve, mi faris tion, kion mi rigardis, kiel justa, kaj komencis kampanjon por ĝustigi la moralan eraron. Mi ne provis min riĉiĝi. Mi ne provis vendi usonajn sekretojn. Mi ne aliĝis kun ia eksterlanda registaro por garantii mian sekurecon. Anstataŭe, mi simple prenis tion, kion mi sciis, al la publiko, por ke ni povu malfermite diskuti tion, kio tuŝas ĉiujn nin, kaj mi petis al la mondo justecon.

 La morala decido, informi la publikon pri spionado, kio tuŝas nin ĉiujn, estis kosta, sed ĝi estis la ĝusta faro, kaj mi ne havas bedaŭrojn.

 Post tiam, la registaro kaj inteligentecaj servoj de Usono ekprovis fari ekzemplon el mi, averton al ĉiuj aliaj personoj, kiuj eble parolus, samkiel mi parolis. Mi fariĝis senŝtata, kaj oni ĉasas min pro mia ago de politika esprimo. La usona registaro metis min en "ne lasu avii" listoj. Ĝi postulis, ke Hong Kong redonu min, ekster la kadroj de siaj leĝoj, rekte malobservante la principon de neredono de rifuĝintoj- la Leĝo de Nacioj. Ĝi ekminacis per sankcioj landojn, kiuj starus por miaj homaj rajtoj kaj la UN sistemon de azilo. Ĝi eĉ faris senprecedencan agon, ordoni ke militaj aliancanoj surterigu aviadilon, por serĉi politikajn refuĝintojn. Ĉi tiuj danĝeraj pluprenadoj de usona potenco prezentas minacon, ne nur al la digno de Latina Ameriko, sed al la bazaj rajtoj, kiujn havas ĉiu persono, ĉiu nacio, por vivi libere kaj nepersekutate, kaj por serĉi kaj ĝui azilon...

 Tamen eĉ fronte al ĉi tiu historie malproporcia agreso, landoj ĉirkaŭ la mondo ofertis subtenon kaj azilon. Ĉi tiuj nacioj, inkluzive de Rusio, Venezuelo, Bolivio, Nikaragvo kaj Ekvadoro, ricevas mian dankon kaj estimon, ĉar ili fariĝis la unuajn landojn kontraŭstari tiujn malobservojn de homaj rajtoj, kiujn efektivigis la potenculoj, anstataŭ la senpotenculoj. Pro rifuzo kompromisi siajn principojn fronte al timigado, ili gajnis la estimon de la mondo. Estas mia celo, veturi al ĉiuj tiuj landoj, por persone danki iliajn popolojn kaj iliajn estrojn.

 Mi anoncas hodiaŭ mian formalan akcepton de ĉiuj ofertoj de subteno aŭ azilo, kiujn aliaj landoj etendis al mi, kaj ĉiuj estontaj ofertoj. Pro, ekzemple, la dono de azilo, kiun provizis Prezidanto Maduro de Venezueo, mia azila stato nun estas formala kaj neniu ŝtato havas ian leĝan kialon por limigi aŭ malhelpi mian rajton profiti de tiu azilo. Kiel ni jam vidis, tamen, iuj registaroj en Okcidenta Eŭropo kaj Nordamerikaj ŝtatoj montris la volon agi eksterleĝe, kaj tia konduto daŭras hodiaŭ. Tiu kontraŭleĝa minaco neebligas mian veturon al Latinameriko por profiti la azilon, kiun oni donis al mi tie, laŭ niaj kunaj rajtoj.

 La volo de potencaj ŝtatoj agi eksterleĝe prezentas minacon al ni ĉiuj, kaj ni nepre ne lasu ĝin sukcesi. Tial, mi petas vian helpon peti garantiojn de mia sekura paso tra la bezonataj nacioj, por sekurigi mian veturon al Latinameriko, kaj ankaŭ por peti azilon en Rusio ĝis tiuj ŝtatoj cedas al leĝo kaj permesas mian laŭleĝan veturon. Mi ofertos mian peton al Rusio hodiaŭ, kaj esperas, ke oni akceptas ĝin favore.

 Se vi havas demandojn, mi respondos kiam mi povos.

 Dankon.

----- originala en la angla  -----------------------

Hello. My name is Ed Snowden. A little over one month ago, I had family, a home in paradise, and I lived in great comfort. I also had the capability without any warrant to search for, seize, and read your communications. Anyone’s communications at any time. That is the power to change people’s fates.

It is also a serious violation of the law. The 4th and 5th Amendments to the Constitution of my country, Article 12 of the Universal Declaration of Human Rights, and numerous statutes and treaties forbid such systems of massive, pervasive surveillance. While the US Constitution marks these programs as illegal, my government argues that secret court rulings, which the world is not permitted to see, somehow legitimize an illegal affair. These rulings simply corrupt the most basic notion of justice – that it must be seen to be done. The immoral cannot be made moral through the use of secret law.

I believe in the principle declared at Nuremberg in 1945: "Individuals have international duties which transcend the national obligations of obedience. Therefore individual citizens have the duty to violate domestic laws to prevent crimes against peace and humanity from occurring."

Accordingly, I did what I believed right and began a campaign to correct this wrongdoing. I did not seek to enrich myself. I did not seek to sell US secrets. I did not partner with any foreign government to guarantee my safety. Instead, I took what I knew to the public, so what affects all of us can be discussed by all of us in the light of day, and I asked the world for justice.

That moral decision to tell the public about spying that affects all of us has been costly, but it was the right thing to do and I have no regrets.

Since that time, the government and intelligence services of the United States of America have attempted to make an example of me, a warning to all others who might speak out as I have. I have been made stateless and hounded for my act of political expression. The United States Government has placed me on no-fly lists. It demanded Hong Kong return me outside of the framework of its laws, in direct violation of the principle of non-refoulement – the Law of Nations. It has threatened with sanctions countries who would stand up for my human rights and the UN asylum system. It has even taken the unprecedented step of ordering military allies to ground a Latin American president’s plane in search for a political refugee. These dangerous escalations represent a threat not just to the dignity of Latin America, but to the basic rights shared by every person, every nation, to live free from persecution, and to seek and enjoy asylum.

Yet even in the face of this historically disproportionate aggression, countries around the world have offered support and asylum. These nations, including Russia, Venezuela, Bolivia, Nicaragua, and Ecuador have my gratitude and respect for being the first to stand against human rights violations carried out by the powerful rather than the powerless. By refusing to compromise their principles in the face of intimidation, they have earned the respect of the world. It is my intention to travel to each of these countries to extend my personal thanks to their people and leaders.

I announce today my formal acceptance of all offers of support or asylum I have been extended and all others that may be offered in the future. With, for example, the grant of asylum provided by Venezuela’s President Maduro, my asylee status is now formal, and no state has a basis by which to limit or interfere with my right to enjoy that asylum. As we have seen, however, some governments in Western European and North American states have demonstrated a willingness to act outside the law, and this behavior persists today. This unlawful threat makes it impossible for me to travel to Latin America and enjoy the asylum granted there in accordance with our shared rights.

This willingness by powerful states to act extra-legally represents a threat to all of us, and must not be allowed to succeed. Accordingly, I ask for your assistance in requesting guarantees of safe passage from the relevant nations in securing my travel to Latin America, as well as requesting asylum in Russia until such time as these states accede to law and my legal travel is permitted. I will be submitting my request to Russia today, and hope it will be accepted favorably.

If you have any questions, I will answer what I can.

Thank you.

-----------------------

Français: (traduction provenant du forum de Wikileaks) :

"Bonjour. Mon nom est Ed Snowden. Il y a un peu plus d'un mois, j'avais une  famille, une maison dans un coin de  paradis, et je vivais dans un grand confort. J'avais également la possibilité, sans mandat de perquisition, de  chercher, de saisir et de lire vos communications. Les communications  de tout le monde. C’est ça le pouvoir de changer le destin des gens.

C’est également une sérieuse violation de la loi. Les 4e et 5e amendements de la Constitution de mon pays, l'article 12 de la Déclaration universelle des droits de l'homme, et de nombreuses lois et traités interdisent de tels systèmes  de surveillance massive et  omniprésente.
 Bien que la Constitution américaine  considère ces programmes comme illégaux, mon gouvernement fait valoir que les décisions des tribunaux secrets, que  personne au monde n'est   autorisé à voir, légitimisent en quelque sorte ces activités illégales. Ces décisions corrompent purement et simplement  la notion la plus élémentaire de la justice -  il faut que ce soit à la vue de tous pour que cela ait lieu. L’immoral ne peut pas être rendu moral par le biais de lois secrètes.

Je crois dans le principe  ennoncé à Nuremberg en 1945: «Les individus ont des devoirs internationaux qui transcendent les obligations nationales d'obéissance . Par conséquent, les citoyens ont le devoir d'enfreindre les lois nationales pour empécher les crimes contre la paix et l'humanité de se produire.».

En conséquence, j'ai fait ce que je croyais bon de faire et j’ai commencé une campagne pour corriger cette errance. Je n'ai pas cherché à m'enrichir. Je n'ai pas cherché à vendre des secrets américains. Je n'ai pas de parténariat avec des gouvernements étrangers pour assurer ma sécurité. Au lieu de cela, j'ai dit  ce que je savais au public, de sorte que ce qui affecte chacun d'entre nous puisse être discuté par chacun d'entre nous à la lumière du jour, et j'ai demandé justice au monde.

Cette décision morale d'informer le public au sujet de l'espionnage qui touche chacun d'entre nous a coûté cher, mais  c’était la bonne décision  et je n'ai aucun regret.

Depuis, le gouvernement et les services de renseignement des États-Unis d'Amérique ont tenté de faire de moi un exemple, un avertissement à tous ceux qui pourraient parler comme je l'ai fait. On m’a rendu apatride et on me traque   pour mon acte d'expression politique. Le gouvernement des États-Unis m'a placé sur les listes d'interdiction de vol. Il a exigé que Hong Kong me renvoie  en  dehors du cadre de ses lois, en violation directe du principe de non-refoulement - le Droit des Nations. Il a menacé de sanctions les pays qui seraient prêts à défendre mes droits humains et le droit d’asile des Nations Unies. Il a même pris l'initiative sans précédent d’ordonner  à des pays alliés de faire  attérir  l'avion d'un président latino-américain  dans le cadre de leurs poursuites d’un réfugié politique. Ces escalades dangereuses représentent une menace non seulement pour la dignité de l'Amérique latine, mais pour les droits fondamentaux partagés par chaque individu, chaque nation, des droits de vivre libre  sans persécution, et de rechercher et de bénéficier du droit d’asile.

Pourtant, même face à cette agression d’une disproportion jamais vue, des pays du monde entier ont offert  leur soutien et le droit d'asile. Ces pays, dont la Russie, le Venezuela, la Bolivie, le Nicaragua et l'Equateur  ont toute ma gratitude et mon  respect pour avoir été les premiers à tenir tête aux  violations des droits humains perpétrées par les puissants plutôt que par les impuissants. En refusant de compromettre leurs principes face à l'intimidation, ils ont gagné le respect du monde entier. Mon intention est d’aller visiter chacun de ces pays afin d’exprimer mes remerciements personnels à leur peuple et à leurs  dirigeants.

Aujourd'hui , Je déclare  mon acceptation formelle de toutes les offres de soutien ou de droit d'asile que j’ai reçues, et de toutes celles que je recevrais dans l’avenir. Avec, par exemple, l'octroi de l'asile par le président Maduro du Venezuela, mon statut  de réfugié  est maintenant officiel, et aucun Etat n'a de raison pour limiter ou interférer avec mon droit de jouir de ce droit d'asile. Cependant , comme nous l'avons vu,  certains gouvernements de l'Europe occidentale et les Etats d'Amérique du Nord ont démontré leur  volonté d'agir hors la loi, et ce comportement persiste à ce jour.  A cause de cette menace illégale, il m’est impossible de partir en Amérique latine et de profiter du droit  d’asile qui m’a été accordé conformément à nos droits communs.

Cette volonté des Etats puissants d’agir de façon extra-légale représente une menace pour nous tous, et doit être stoppée. En conséquence, je vous demande votre aide  afin d’obtenir des garanties de passage sûrs  par les nations concernées  par mon voyage en Amérique Latine, ainsi que ma  demande de droit d'asile en Russie jusqu'à ce que ces Etats respectent  la loi  pour que mon  déplacement soit autorisé légalement. Je soumettrai ma demande à la Russie aujourd'hui, et j'espère qu'elle sera considérée favorablement.

Si vous avez des questions, je répondrai  si  je peux.

Je vous remercie. "

Le Club est l'espace de libre expression des abonnés de Mediapart. Ses contenus n'engagent pas la rédaction.