Billet de blog 30 avril 2012

Dominique C (avatar)

Dominique C

J'étais enseignante en milieu rural. Maintenant j'agis dans le domaine associatif...

Abonné·e de Mediapart

Germanio : la laboristoj el metalurgio strikas por salajroj - Allemagne: les ouvriers de la métallurgie en grève pour les salaires

Pli ol 3,5 milionoj da laboristoj el la metalurgia sektoro depostulas salajrajn altigojn en Germanio. Strik-movado eksplodis ĉi-semajnfine en la industrio, apogita de la sindikato IG Metall.  30/04/2012

Dominique C (avatar)

Dominique C

J'étais enseignante en milieu rural. Maintenant j'agis dans le domaine associatif...

Abonné·e de Mediapart

Ce blog est personnel, la rédaction n’est pas à l’origine de ses contenus.

Pli ol 3,5 milionoj da laboristoj el la metalurgia sektoro depostulas salajrajn altigojn en Germanio. Strik-movado eksplodis ĉi-semajnfine en la industrio, apogita de la sindikato IG Metall.

30/04/2012(Cet article de Neniam milito inter ni, est traduit d'un article de l'Humanité)

De pluraj monatoj, sindikatoj kaj germana mastraro kontraŭstaras unu la alian. La 3,5 milionoj da laboristoj de la ampleksega metalurgia sektoro germana (aŭtomobilo, elektro-mastrumilaro, duon-kondukantoj…) depostulas salajran altigon de 6,5%. La mastraro, ĝis nun, proponas po 3% laŭlonge de 14 monatoj, kio estas opiniita far la potenca sindikato IG Metall kiel « provoko ». Ni petas proponon kiu konsideras indaj la salajrulojn kaj ties laboron », deklaris en komunikaĵo, Berthold Huber, ĉefa responsulo de la sindikato.

La sindikato lanĉis dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo, kiel anoncita, ondon da ekstrikoj en la industrio tra la tuta lando. Pli ol 2.500 dungitoj el la sektoro laborante en kvin regionoj ĉesis dumnokte. Tiuj ekstrikoj tuŝis aparte gravajn grupojn, kiel MAN ĉe Auksburgo (sudo), Siemens pere de ĝia filio Osram ĉe Berlino, Thyssen Krupp ĉe Andernach (okcidente), Continental ĉe Gighorn (nordo) aŭ Bosch ĉe Salsgitter (nordo).

IG Metall ankaŭ asertis ke li antaŭvidas strikojn « masivajn » en la tuta lando ekde meze de la venonta semajno. IG Metall kaj la mastraro atingis la trian refojan traktadon pri la kolektiva konvencio de la metalurgia sektoro. Tiuj salajraj traktadoj, plenumitaj paralele en pluraj federaciaj landoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Federacia_lando_(Germanio), estas grava momento de la germana socia aktualeco kaj valoras kiel testo por multaj aliaj sektoroj de la germana ekonomio.

Komence de aprilo, post pluraj semajnoj de traktadoj punktitaj de strikoj en la tuta lando, la du milionoj da salajruloj el la publika funkcio germana akiris salajran altigon po 6,3% laŭlonge de du jaroj. La akordo estis kritikata far la dungantoj de la metalurgia sektoro kiu vidas en tio « malbonan ekzemplon » por ties propraj traktadoj. 

http://www.humanite.fr/monde/allemagne-les-ouvriers-de-la-metallurgie-en-greve-pour-les-salaires-495626

-------------  extrait de l'article original -----

Plus de 3,5 millions de salariés du secteur de la métallurgie réclament des augmentations de salaire en Allemagne. Un mouvement de grève a éclaté ce weekend dans l’industrie, porté par le syndicat IG Metall.

Depuis plusieurs mois, syndicats et patronat allemand s’opposent. Les 3,5 millions d’ouvriers de l’énorme secteur de la métallurgie allemande (automobile, électroménager, semi-conducteurs…) réclament une hausse de salaire de 6,5%. Le patronat, pour l’instant, propose 3 % sur 14 mois, ce qui est considéré par le puissant syndicat IG Metall comme une « provocation ». "Nous demandons une offre qui prenne les salariés et leur travail au sérieux", a déclaré dans un communiqué, Berthold Huber, à la tête du syndicat. (...)

-------

Ce blog est personnel, la rédaction n’est pas à l’origine de ses contenus.